Bruno GroeningBruno Groening (1906-1959)

Bruno Groening - eksterordinara homo

En 1949 la nomo Groening saltis post nokto en la fraplumon de la publiko. Raportis gazetaro, radio kaj la semajna filmnovajxo. Dum monatoj la okazajxo pri la "miraklodoktoro", kiel li estis baldaux nomata, atentigis la tutan respublikon. Estis produktita kinofilmo, ekfondita scienca ekzameno-komisiono, kaj la publikaj institucioj okupigxis pri la kazo gxis en la plej altaj instancoj. La social-ministro de Nordrejn-Vestfalio persekutigis lin pro malatento de la legxo pri naturkuracado, kontrauxe la bavaria ministroprezidanto klarigis, ke oni ne devas malsukcesigi tian "esceptan fenomenon" kiel Groening pro paragrafoj. La bavaria ministerio pri internaj aferoj nomis lian agadon "libera ago pro amo".

En cxiuj popoltavoloj oni forte kaj akre diskutis pri la kazo. La emociaj ondoj jxetigxis alten. Ekleziuloj, kuracistoj, jxurnalistoj, politikistoj kaj psikologoj: Cxiu parolis pri Groening. Por unuj liaj miraklaj sanigoj estis gracaj donacoj de pli alta forto, por la aliaj cxarlatanajxoj. Sed la fakteco de la sanigxoj estis pruvita per medicinaj ekzamenoj.

Groening, naskite en 1906 in Dancigo kaj post la milito emigrinte al okcidenta Germanio kiel forpelito el sia hejmregiono, estis simpla laboristo. Li vivis de diversaj laboradoj, estis cxarpentisto, fabrik- kaj havenlaboristo, telegramdistribuisto kaj muntisto pri malalta kurento. Nun li estis subite en la centro de la publika intereso. La novajxo pri liaj miraklaj sanigoj disvastigxis tutmonden. El cxiuj landoj venis malsanuloj, petoleteroj kaj ofertoj. Dekmiloj da helposercxantoj pilgrimis al liaj agolokoj. Revolucio en la medicino komencigxis.

Sed ekzistis ankaux la kontrauxfortoj. Influaj kuracistoj, ekleziaj funkciuloj, juristoj kaj ekskunlaborantoj instigis cxion por malebligi lian efikadon. Malpermesoj pri sanigo sekvis lin, procesoj estis instigitaj kontraux li. Malsukcesis cxiuj penoj por konduki lian agadon en orditajn vojojn. Unuflanke pro la rezisto de influaj sociaj fortoj, aliflanke pro la nekompetenteco aux profitemo de liaj kunlaborantoj. Kiam Groening mortis en 1959 en Parizo, la lasta proceso kontraux li estis en plena evoluo. La proceso estis cxesigita, neniam estis eldirita fina verdikto. Sed multaj demandoj restis neresponditaj.