KontaktadresojBruno Gröning indikis, ke ekzistas saniga forto, kiun li nomis hajlsxtromon. Li klerigis la helposercxantojn, kiel ili povas akiri helpon kaj sanigxon per la konscia akcepto de tiu forto. Gxis lia morto en la jaro 1959 okazis dum liaj prelegoj sanigxoj, kies kvanto atingis milojn. Grete Häusler sciis kaj spertis, ke la helpoj kaj sanigxoj plu okazis ankaux post lia morto. Pro tio sxi fondis Amikaron Bruno Gröning por transdoni la scion pri la efiko de tiu saniga forto. En lokaj komunumoj la homoj kunvenas por komune akcepti la sanigan forton kaj ekscii pli pri la instruo de Bruno Gröning. Se vi interesigxas pli pri la instruo kaj la amikaro aux mem deziras partopreni al tia komunumo-kunveno, tiam vi povas turni vin al la kontaktejo de via lando. Tiam vi estos en via regiono invitata al senpaga kaj sendeviga enkonduka prelego en la instruon de Bruno Gröning. Komunumoj de Bruno Gröning ekzistas nuntempe en la sekvaj landoj:Bonvolu kontakti nian Internacian Kontaktejon Germanio, se en via lando ankoraux ne ekzistas komunumoj de Bruno Gröning. Kontinue estos plu fondataj novaj komunumoj en pluaj landoj.
Kontaktadreso por kuracistoj kaj personoj el kuracaj kaj terapiaj profesioj: |