Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
12 jarojn mi suferis sunalergion. Antaux cxio estis trafitaj la kolo, la brustregiono kaj la sxultroj. Jam post mallonga sunradiado aperis doloraj kaj jukantaj fliktenoj kaj sxvelajxoj. Ecx speciala, tre multekosta protektajxo kontraux sunradioj helpis nur malmulte, mi simple devis protekti min kontraux la suno per vestajxo. En 1993 mi lasis min enkonduki en la instruon de Bruno Groening, cxar mi sercxis helpon por mia edzo. Unu jaron poste mi feriis en Sicilio. La unuan vesperon mi subite konsciigxis, ke neniaj alergiaj reagoj aperis, kvankam mi elmetis min la tutan tagon al la suno sen speciala protektajxo. La sanigxo dauxris gxis hodiaux, pro kio mi estas elkore dankema.