Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Pli ol cx. 8 jarojn mi suferis pro alergioj en formo de fojnokataro kun fortaj tus-atakoj kaj dispneo. Sed ankaux kontraux herboj, poleno, bestharoj kaj dom-akaroj ktp. mi estis ekstreme alergia. Malgraux diversaj kontrauxalergiajxo, okul- kaj nazgutoj ne aperis plibonigxo. Mia tuta korpo estis partatempe kovrita de fliktenoj kaj pustuloj - la prurito estis preskaux neeltenebla. Du dermatologoj parolis pri kronike recidiva urtikario. Nur pere de altaj dozoj de kortizono mi povis ricevi mildigxon. Ankaux la kuracado de naturkuracisto - inter alie per propra sango - ne helpis. En novembro 1990 mi venis al Amikaro Bruno Groening. Ekde januaro 1991 mi estas sen perturboj, kontraux nenio plu alergia kaj ne plu bezonas medikamentojn.