Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

1 Alergioj

1.3 Fojnokataro (polenozo)

Sinjorino R. B. (36), komunumo Olpe, Germanio (EB 036.91)

En mia 13a vivojaro aperis la unuan fojon simptomoj de fojnokataro, kiuj montrigxis tuj ekde kiam aperis la unuaj floroj sekvamaniere: forta ternado (30 foje unu post la alia), alterne obstrukca kaj fluanta nazo, sxvelintaj okuloj kaj tuso. La diagnozo fojnokataro estis konfirmita de la familia kuracisto. La kuracado per tablojdoj, nazosprajo, okulgutoj kaj injektoj ne donis signifan plibonigxon. Posta terapio per propra sango donis etan plibonigxon de la perturboj, sed ne sanigxon. En majo 1990, tri monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening, mi ne plu rimarkis fojnokatarajn simptomojn, kvankam jam estis la floradotempo. Dum la tuta somero 1990 mi spertis tempon sen fojnokataron. Tio restis ankaux en la jaro 1991. Ekde tiam mi estas plene sanigxinta de cxi tiu multjara sxargxo.