Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde mia infanagxo mi havis spirperturbojn. Komence la kuracistoj diagnozis spasman bronkiton, poste oni parolis pri astmo bronka. Dum pasis la jaroj la dispneo farigxis cxiam pli forta kaj pli ofta, kaj poste gxi aperis ankaux nokte, en la dormo, atakece. Dumtagaj aperantaj dispneatakoj montrigxis antaux cxio sub sxargxigxo kaj cxe malvarmumoj. Dum la plua evoluo mi devis cxiam pli altigi la dozon de la medikamentoj (Theophyllin-preparajxoj kaj Dosier-aerosoloj). La penson, dumvive devi preni medikamentojn por esti iom senperturba, mi ne povis akcepti. Komence de junio 1990 mi venis al la instruo de Bruno Groening. Post unu semajno mi povis fini la prenadon de cxiuj medikamentoj. Ekde tiam mi estas plene libera de cxia dispneo. Mi ne plu bezonas medikamentojn kaj povas sxargxigi min korpe sen perturboj, kio antaux ne eblis ecx kun medikamentoj.