Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

4 Malsanoj de la sangovazoj

4.1 Malsanoj de la arterioj

4.1.1 Perturboj de la arteria sangofluo

4.1.1.1 Perturboj de la sangofluo en la gamboj kun doloroj dum irado

Sinjorino R.R. (70), komunumo Saarbrücken, Germanio (EBK 12/3)

En la maldekstra femuro mi havis pli ol kvar jarojn perturbon de sangofluo. Post cxirkaux 200 m da piedirado aperis sensentemo kaj sento de rigido. Nur post plurminuta masagxado mi povis dauxrigi mian vojon. Por mildigi la perturbojn mi prenis cxiutage Herz-ASS-tablojdon, sed ili ne donis signifan plibonigxon. Duonan jaron post la enkonduko en la instruon de Bruno Groening, en julio 1991, la perturboj estis malaperintaj. Hodiaux mi kapablas iri duonan horon seninterrompe. Kun mallongaj interrompoj mi jam ecx sukcesis du horojn sen sento de perturboj.