Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Mia familia kuracisto konstatis sukeran valoron de 213 mg/dl. Kvankam mi prenis medikamentojn (Euglucon, 2 tablojdojn) kaj vivis diete, la valoro plialtigxis dum la tempo al 250 gxis 350 mg/dl. Mi sentis min laca kaj elcxerpita. La domlaboron mi ne plu povis plenumi sola. Tri monatojn post mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening, estis en aprilo 1994, mi subite sentis min ege libera. Denova ekzameno cxe la familia kuracisto montris la rezulton de 119 mg/dl. Ekde tiu tago mi ne plu prenas medikamentojn, la ekstrema soifo kaj la seka busxo estas malaperintaj. Pluaj kontroloj cxe la familia kuracisto montris, ke la valoroj restis bonaj ankaux sen strikta dieto, tiel ke mi ne plu bezonas tablojdojn. Mi sentas min fresxa, vigla kaj mi estas sana. La domlaboron mi denove faras sola.