Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

5 Endokrinologiaj malsanoj (Malsanoj de la internaj glandoj kaj hormonoj)

5.1 Sukera diabeto

5.1.1 Diabeto de maljunuloj

5.1.1.2 Bezono de insulino

Sinjorino E. M. (65), komunumo Ulm, Germanio (3622)

En junio 1990 mia familia kuracisto konstatis cxe mi sukervaloron de 401 mg/dl. Li preskribis al mi Euglucon N, sed baldaux mi jam devis preni 2, poste 3 tablojdojn cxiutage por havi duone normalajn valorojn. Ekde somero 1991 mi bezonis krome ecx insulinon. Mi devis cxiutage injekti gxis 14 unuojn, krome mi prenis 3 tablojdojn de Euglucon kaj 3 tablojdojn de Glucobay. En 1994 mi venis al Amikaro Bruno Groening, ekde tiam tio plibonigxis. Cxiam denove mi povis redukti la insulinon, cxar subite mi havis bonajn valorojn kaj cxiam denove tro malaltan sukernivelon. Ekde la mezo de marto 1995 mi ne plu bezonas insulinon. Nuntempe (1997) mi vivas sen strikta dieto - mi rezignas nur pri sukero - kaj prenas ankoraux nur duonan tablojdon de Euglucon kaj duonan de Glucobay.