Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde mia pubereco mi suferis perturbojn de la hormonoj kaj regule devis gluti multajn hormontablojdojn por ricevi almenaux la menstruon. Post la unua infano mi prenis konstante la kontrauxkoncipan pilolon por plue ricevi mian menstruan periodon. La lasta hormontesto de septembro 1989 donis ege malbonan rezulton (oestradiolo 11pg/ml, FSH 1,6 mU/ml). La kuracisto komentis: Estas la hormonnivelo de maljunega virino. En agxo de 34 jaroj mi ricevis klimaktero-perturbojn kaj apenaux menstruon. Duonan jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening la hormontesto donis la unuan fojon „mirinde bona“ (cito de la kuracisto) (oestradiolo 72pg/ml, FSH 6,4 mU/ml) kaj ekde tiam mi ricevis mian menstruon regule sen preno de la kontrauxkoncipa pilolo.