Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Post febra uterito antaux kvar jaroj mia menstruo estis neregula kaj kun forta doloro en la subventro. La ginekologo preskribis al mi Cyclo-Progynova, kiun mi cxesis preni post ok monatoj pro la perturboj en la kruroj. Mia sangado dauxris anstataux 4 gxis 5 tagoj 10 gxis 14 tagojn. Dum tiu tempo mi sentis min senforta, kun vertigxo kaj subventra doloro. La konsilon de ginekologino pri forigo de la utero mi malakceptis. En auxgusto 1991 mi venis al Amikaro Bruno Groening. En la nokto post mia unua komunumo-kunveno mi vekigxis kun nekonata doloro en la utero. Poste mi sentis, kiel io malvarmeta forigxis el mia korpo. Ekde tiam mi havas normalan menstruan sangadon. Gxi okazas regule kaj ne plu aperas doloroj.