Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

7 Hauxtmalsanoj

7.1 Ekzemoj sur la manoj

Sinjorino M. J. (43), komunumo Eupen, Belgio (EB 019.93)

Ekde 1978 mi havis cxiujare po dufoje nerve kauxzitan, fortan ekzemon sur la manoj: forta jukemo kaj malgrandaj akvoblazetoj. Mi prenis kaj specialan ungventon kaj antibiotikojn. La ekzemo restis cxiufoje cxirkaux tri semajnojn. Jam certan tempon antaux mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en oktobro 1991 mi ricevis mildigxon de la jukemo, cxar laux konsilo de amikino mi jam cxiutage akceptis la sanigan kurenton. Mallongan tempon post mia enkonduko ne plu aperis ekzemo. Nun la hauxto estas plene sana.