Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde mia infana agxo mi suferis harperdon. Kun la plialtigxanta agxo tio kontinue pligravigxis. Subite aperanta, plurhore gxis plurtage restanta malagrabla jukemo estis konstanta akompanajxo. En agxo de 28 jaroj mi tute ne plu havis harojn - kaj tion kiel juna sinjorino. Mi devis porti perukon. Senespere mi faris cxion eblan por ricevi sanigxon. Diversaj kuracistaj ekzamenoj, ankaux en kvar universitataj hauxtklinikoj, ne donis sukceson. Kauxzon oni ne povis konstati. Multaj terapioj cxe diversaj naturkuracistoj kaj elpreno de la amalgam-obturajxoj, eligo de hidrargo, vitamin- kaj mineralpreparajxoj restis sensukcesaj. Sessemajna kuracado per kortizono igis malaperi la jukemon kaj poste kreskis la haroj. Sed post la cxeso de la tablojdoprenado ene de du semajnoj mi denove perdis cxiujn harojn. Rekte post la enkonduko en la instruon de Bruno Groening en novembro 1993 la jukemo cxesis. La haroj malrapide denove kreskis. En novembro 1994 mi povis demeti mian perukon kaj tio restis gxis hodiaux. Mia gxojo pri tio estas nepriskribebla.