Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde komence de 1988 estigxis sur miaj piedoj forte jukantaj blazetoj inter la piedfingroj, kiuj sxvelis post tusxo per akvo kaj krevis. Komence mi provis regi tion per propra helpo kaj ungvento. Sed kiam mi iris al kuracisto, li parolis pri micetozo kaj preskribis al mi ungventojn, kiujn mi aplikis cxirkaux unu monaton. Ili haltigis la simptomojn, sed sen vera sanigxo. Tri monatojn poste tio denove komencigxis. Nun ecx pli ol antauxe. La hauxto inter la piedfingroj solvigxis. Ekde tiam mi iris nur en sxtrumpoj, cxar mi havis panikan timon, ke iu povus vidi miajn piedojn. De amikino mi auxdis pri la instruo de Bruno Groening. Baldaux post la enkonduko en julio 1989 jam formigxis krusto sur la atakitaj lokoj. Kvar tagojn poste cxio estis sanigxinta kaj post unu jaro kaj duono mi povis denove foriri por nagxi.