Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

7 Hauxtmalsanoj

7.7 Neuxrodermito

7.7.1 Ekde la naskigxo, nur cxe la manoj

Sinjoro G. R. (25), komunumo Kolonjo, Germanio (EB 53.91-2)

Ekde mia naskigxo mi suferis je neuxrodermito, kiu montris sin cxe mi en formo de hauxtekzemoj cxefe sur la manoj. Por mildigi la perturbojn mi devis konstante plurfoje en la tago aldoni grason kaj cxiun duan tagon fari plenan banon kun Balneum-Hermal-F. Cxiuj rimedoj, kies pH-valoro ne estis neuxtrala, ege estigis ekzemon. Ekde junio 1988 la malsana stato malplibonigxis per abscesoj je diversaj korpolokoj, el kiuj la unuaj estis foroperaciitaj kaj la sekvaj kuracitaj per gxelo. Kvar semajnojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening, en majo 1991, la ekzemoj kaj abscesoj malrapide malaperis. Ekde tiam ne plu reaperis perturboj.