Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Kiam mi estis unujara, mi ricevis en la kubuta faldo kaj genua kavoj ekzemojn, kelkfoje ankaux cxe la kolo, en la vizagxo kaj malantaux la oreloj. Mi gratis min gxissange, cxar la jukemo turmentis min. La kuracisto konstatis neuxrodermiton. Grasaj ungventoj kaj oleaj banoj kaj dietoj helpis nenion, tiel ke mi devis apliki kortizonhavajn ungventojn, sed kiuj helpis nur mallongan tempon. Kiam la efiko malpliigxis, tiam cxiuj perturboj denove revenis. Pro la aperantaj kromefikoj mi baldaux povis apliki ilin nur, kiam tio estis neeltenebla. La dermatologoj diris, ke mi devus vivi kun tio. Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening la teda jukemo spontane malaperis, kvar semajnojn poste malaperis ankaux la ekzemo. Mia hauxto nun estas tute normala, mi denove portas T-cxemizojn kaj bankostumojn.