Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Pro forcepsa akusxo mi suferis difekton de la interna orelo. Ekde tiam mi malbone auxdis je ambaux oreloj. La kuracistoj diris, ke la difekto ne estas operaciebla. Pepadon de birdoj, susuron de folioj, preterveturantajn auxtojn mi ne auxdis. La kunlernantoj ironie diris: „Cxe vi oni devas diri cxion trifoje.“ Mi estis klasifikita introvertita, spitema, malkontaktema kaj spertis multajn ofendigxojn. Dekstre mi auxdis ankoraux proksimume 35 %, maldekstre 20 %. Laux auxdiogramo montrigxis maldekstre auxdoperdon gxis 60 dB, dekstre gxis 80 dB. La kuracistoj nepre konsilis al mi auxdilon, sed tion mi ne volis. En novembro 1989 mi venis al Amikaro Bruno Groening. Ekde tiam mi regule akceptas la sanigan forton. En januaro 1993 mi ricevis fortan premon sur ambaux orelojn kaj per la maldekstra orelo mi povis auxdi antaux la domo auxtobruojn de la strato. Ilin mi gxis nun neniam auxdis. Ankaux mallauxtajn bruetojn mi povis percepti, la unuan fojon en mia vivo. Ekde februaro mi povis denove normale auxdi ankaux per la dekstra orelo. Denova auxdotesto konfirmis je la granda miro de mia oto-rino-laringologo la reakiritan auxdokapablon. Ekde tiam mi estas plene valora homo kaj ne plu malakceptito.