Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

8 Malsanoj de kolo, nazo kaj oreloj

8.3 Kronikaj inflamoj de la naza sinuso (sinusito)

8.3.1 Fruntala kaj makzela sinuso

Sinjoro W. B. (49), komunumo Meschede, Germanio (EB126)

Dum pli ol 20 jaroj mi suferis de kronika pusigxo de la fruntala kaj makzela sinusoj. Gargaroj por purigo kaj operacio de la makzela sinuso en 1968 kaj operacio de la naza septo kun forigo de la ekstremajxoj de la konkoj en 1977 donis nur mallonga plibonigxon. Krome mi devis ofte denove lasi forigi postkreskintajn polipojn. Kiam mi purigis la nazon, tiam elvenis buloj da sango kaj puso. Nazosangado kaj kapdoloroj ofte estis miaj akompanantoj. Spiri tra la nazo estis preskaux neebla, dum malseka vetero mi fartis plej bone. Mi akceptis kiel neeviteblan malbonon, preni sendolorigajn tablojdojn jam antaux la dejxoro. Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en auxgusto 1985 mi ne plu havas kapdolorojn, ne plu aperis nazosangado kaj mi povas denove spiri tra la nazo. Ankaux la polipoj ne plu aperis. Cxe la kuracista postekzameno mi ricevis konfirmon, ke la nazo, fruntala kaj makzelaj sinusoj estas sanaj.