Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

8 Malsanoj de kolo, nazo kaj oreloj

8.3 Kronikaj inflamoj de la naza sinuso (sinusito)

8.3.2 Fruntala sinuso

Sinjoro L. N. (32), komunumo Kerkrade, Nederlando (EB 044.91-2)

Ekde 1986 mi suferis laux la diagnozo de mia familia kuracisto de kronika inflamo de la fruntala sinuso. Nokte mi povis ofte malfacile spiri, la nazo estis obstrukcata kaj somere kaj vintre. En la regiono de la frunto ofte aperis obtuzaj doloroj. Penicilinaj terapioj, svedaj herboj, nazosprajoj kaj akupunkturo donis al mi nur mallongan mildigxon, sen rezulto de longtempa foresto de la perturboj. En aprilo 1990 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Post cxirkaux unu monato subite estis dum du tagoj elfluoj el miaj okuloj kaj nazo. La tuta evento estis sen doloroj, post tio mia nazo estis libera kaj ekde junio 1990 mi povas denove libere traspiri tage kaj nokte.