Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

8 Malsanoj de kolo, nazo kaj oreloj

8.3 Kronikaj inflamoj de la naza sinuso (sinusito)

8.3.2 Fruntala sinuso

K.S. pri la filino S. (14), komunumo Eupen, Belgio. (EB 13.94-1) (EB 13.94-1)

Ekde la kvara vivojaro mia filino suferis kvin gxis ok foje en la jaro de pusigxoj de la fruntala sinuso. Konstantaj frapantaj kapdoloroj super la okuloj turmentis sxin. Nokte sxi vekigxis post cxirkaux cxiu duona horo. La infankuracisto pre-skribis plurajn medikamentojn (nazosprajo, antibiotiko, Bisolvon por inhali), kiujn sxi plej ofte devis preni dum unu semajno. Post 3 gxis 4 tagoj la muko solvigxis, la doloroj malfortigxis, sed post kelkaj semajnoj tio komencigxis denove. En auxgusto 1991 mi eklernis kun mia filino pri la instruo de Bruno Groening. En la unuaj tagoj poste elvenis el la nazo pusa muko kaj sango. La kapdoloroj kaj la inflamoj de la okuloj estis tuj malaperintaj. Tiel sxi ricevis la sanigxon. Nokte sxi denove tradormas. Ne plu aperis pusigxo de la fruntala sinuso.