Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

8 Malsanoj de kolo, nazo kaj oreloj

8.4 Kronika inflamo de la naza mukozo (rinito)

8.4.1 Malfacila spirado per la nazo

Sinjoro W.A. (55), komunumo Kolonjo, Germanio (EB 055.90)

En mia junula agxo mi boksis kaj plurfoje ricevis batojn kontraux la nazon. Ekde tiam mi preskaux ne plu ricevis aeron per la dekstra nazotruo pro dekstraflanka kurbigxo de la naza septo - kiu estis palpebla - kaj pro tio mi devis spiri cxiam tra la busxo. Tiu stato estis dum 40 jaroj. Operacio ne donis plibonigxon. Por plifaciligi la spiradon tra la nazo mi prenis mentolgutojn. Jam bone tri semajnojn post mia enkonduko en januaro 1990 mi subite sentis, ke mi denove ricevis aeron tra la dekstra nazotruo, je la komenco malpli, sed poste cxiam pli. Hodiaux mi povas denove tute normale spiri tra la nazo. La kurbigxo de la naza septo ne plu estas palpebla.