Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum 23 jaroj mi suferis de kronika obstrukco de la nazo. Tiurilate mi estis kuraciste prizorgata dum pluraj jaroj. Oni forigis de mi la tonsilojn, perforte malfermis la nazovojojn, mi ricevis radiadojn. Fine oni klasifikis min kronika kazo. Sen nazogutoj kaj -sprajoj mi ne plu povis libere spiri, ne dormi kaj ecx la flarosento malaperis. En junio 1990 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Ekde oktobro 1990 mi spertis senteblajn mildigxojn. Mi prenis malpli da gutoj kaj tamen la nazo estis pli ofte kaj pli longe libera. Ekde novembro 1990 mi povas denove libere spiri. Mi ne plu bezonas medikamentojn.