Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

9 Malsanoj de la koro kaj sangocirkulado

9.1 Kordoloroj (brustangino)

9.1.1 Cxe perturboj de la sangocirkulado de la koro (koronaria kormalsano)

Sinjoro K. D. (57), komunumo Regensburg, Germanio (EB 48.92) (EB 48.92)

En julio 1979 mi havis korinfarkton. En 1980 sekvis kvar brustangoraj atakoj, denove malsanulejo, denove restado en kuracloko. Tiam oni pensiuligis min. Mi ne devis levi ion, kuri rapide kaj iri sxtuparojn, krome mi ricevis kortablojdojn. Cxe la multaj atakoj mi helpis al mi per Nitro-sprajo. En 1981 mi aviadis al saniganto en Filipinoj; kun sukceso. Sed en auxtuno 1984 denove aperis brustangoraj atakoj. Plibonigxon donis en februaro 1984 kvar-bajpas-operacio. Meze de 1988 denove aperis atakoj. Koronia angio-grafajxo montris, ke la bajpaso denove estis obstrukcita. Cxiutage mi prenis medikamentojn: Isoket, Corvaton ret., Aspirino 100, Tenormin, Mevinacor, Nifedipin, Arelix. Kvin-ses-foje cxiutage mi bezonis Nitrolingual-sprajon, kiu donis al mi mildigxon. Cxe sxargxo-EKG en 1990 mi estas sxargxebla nur gxis 75 vatto. En julio 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Tuj mi povis cxesi la prenon de la Nitro-sprajo, cxar ne plu estis perturboj. Mi denove povas supren iri sxtuparojn, ecx gxis la sepa etagxo. Mi denove estas plene sxargxebla. Ankaux la medikamentojn mi ne plu bezonas. La multjaraj perturboj malaperis kvazaux per miraklo.