Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

9 Malsanoj de la koro kaj sangocirkulado

9.1 Kordoloroj (brustangino)

9.1.1 Cxe perturboj de la sangocirkulado de la koro (koronaria kormalsano)

Sinjoro E. G. (61), komunumo Saarbrücken, Germanio (EBK45)

Post pli ol 30 jaroj da regula kur-sporto gxis 25 km mi subite ricevis en 1988 preman doloron en la brustregiono, kiu tirigxis gxis en la laringo kaj maldekstra brakregiono. Mia internisto faris la diagnozon brustangoro cxe perturboj de la trasangado de la koro. Cxar malgraux terapio la perturboj dum la tempo aperis cxiam pli ofte, en majo 1991 okazis katetera kor-ekzameno, kaj malvastigxinta sangovazo de la koro estis vastigita per balono. Sed en novembro 1991 la perturboj reaperis, pli gravaj ol antauxe. Mi ne plu povis supren iri 16 sxtupojn, dum sxargxo tuj aperis la doloro en la brusto kaj spirmanko. Nitro-sprajo donis mildigxon nur por mallonga tempo. Mia kuracisto konsilis al mi nepran bajpas-operacion de la koro. Mia intereso pri la vivo estis cxe nula punkto. En februaro 1992 mi ekscii en la televida elsendo „veraj mirakloj“ pri Bruno Groening kaj estis enkondukita en marto 1992. Post tio mi denove povis fari mallongaj kurojn (100 m). Unu jaron poste mi estis denove plene sxargxebla. Mi ne plu bezonas medikamentojn kaj estas tute sana.