Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

9 Malsanoj de la koro kaj sangocirkulado

9.1 Kordoloroj (brustangino)

9.1.1 Cxe perturboj de la sangocirkulado de la koro (koronaria kormalsano)

Sinjoro H. R. (65), komunumo Wegberg, Germanio ()

Antaux mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening, en novembro 1997, mi havis jam multajn jarojn ofte fortan kordoloron kaj samtempe dis-pneon, antaux cxio post pli granda sxargxo kaj incitigxo. Mi ne povis supren iri sxtuparojn sen bezono de pauxzo. La kauxzo por tio estis malvastigxo de la koraj vazoj pro sklerozo. La kuracistoj diagnozis brustanginon cxe koronaria kormalsano. Mi ricevis tablojdojn kaj cxiam portis cxe mi la sprucxigajxon „Nitrolingual“, kiu helpis al mi dum atako. Post la enkonduko la perturboj simple malaperis. El kontrolo cxe la kuracisto rezultis normala sxargxo-EKG. Mi ne plu bezonas medikamentojn. Mi povas supren iri plurajn sxtuparojn sen pauxzoj kaj sen perturboj. Sen perturboj ecx eblas denove longaj migradoj en la Nigra Arbaro kaj en Auxstrio, antaux kelkaj jaroj ankoraux neimageblaj.