Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde antaux cxirkaux 20 jaroj mi suferis de koncentrigxo-perturboj, havis obtuzan senton en la kapo kaj ofte mi vertigxis. Kiel kauxzon la kuracisto konstatis tro malaltan sangopremon, kiu ofte estis cxe 70/40 mm Hg. Mi prenis medikamentojn, faris akupunkturon kaj multe sportis. Cxio cxi ne helpis aux donis nur mallongan mildigxon. Kiam iutage en butiko mi svenis, mi ne plu kuragxis iri al pli grandaj homamasigxoj. En somero 1995 mi trovis la vojon al Amikaro Bruno Groening cxe foiro. Mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening kaj mi ecx forgesis plue preni la tablojdojn por la sangopremo. Cxe la sekvaj kontroloj cxe la kuracisto li konstatis normalajn valorojn de la sangopremo (110/90). Ne plu aperis perturboj, la sangopremo restis normala.