Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum kvar jaroj mi cxiam denove suferis de tro malalta sangopremo (90/50) cxe varmega kaj malseka vetero kaj dum mia laboro en la forcejoj kun altaj temperaturoj kaj alta humido. Malgraux preno de medikamentoj por altigo de la sangopremo (ekzemple Pholedrin-longo) kaj mildigxo de la perturboj (vertigxo, kapturnigxo, forta korbatado kaj rapida korbatado gxis sveno) cxe longaj varmegaj periodoj la simptomoj kauxzis nekapablon por labori. Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en majo 1991 kaj la regula akcepto de la saniga kurento mi ne plu havas perturbojn. La valoroj de mia sangopremo estas nun cxe 135/90 kaj mi povas bone gxui la someron. La medikamentojn mi ne plu bezonas.