Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.1 Degeneraj artiko-malsanoj [artrozoj, (degenera reuxmatismo)]

10.1.1 Artrozo en la koksa artiko

Sinjorino F. S. (60), komunumo Munkeno, Germanio (EB 051.90)

En 1980 oni konstatis cxe mi koksan artrozon per rentgen-fotado. Dum pli longa irado mi ricevis dolorojn en ambaux koksaj artikoj. Ekde 1987 mi havis tage kaj nokte, en trankvilo kaj dum korpa sxargxo, dolorojn en ambaux koksaj artikoj. Pro tio mi povis iri nur klinite kaj malrapide. La kuracisto jam en 1987 konsilis al mi, ke mi lasu enmeti protezon. En decembro 1989, du monatojn post la enkonduko en la instruon de Bruno Groening, mi spertis la sanigxon. Nun mi povas sidadi plurajn horojn sen doloro, mi povas movigxi kaj kusxante ekstari sen ia doloro.