Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.1 Degeneraj artiko-malsanoj [artrozoj, (degenera reuxmatismo)]

10.1.1 Artrozo en la koksa artiko

Sinjorino C.K.(68), komunumo Bochum, Germanio (EBK 3)

En marto 1993 subite aperis fortaj, lancinaj doloroj en miaj maldekstraj kokso kaj gambo, post mallonga tempo ankaux dekstre. Malgraux supozitorioj, injektoj kaj fangokompresoj la doloroj farigxis cxiam pli fortaj. Tial mi ne plu prenis la medikamentojn. Baldaux mi ne plu povis iri 100 metrojn kaj mi povis fari nur plej necesajn aferojn en la mastrumado kaj nur kun plej granda peno. En decembro 1994 mi eksciis pri la instruo de Bruno Groening. Mi lasis min enkonduki kaj mi regule akceptis la sanigan kurenton. Post kvar semajnoj la doloroj plene malaperis kaj ekde tiam ili ne plu reaperis. Mi estas felicxega kaj danka.