Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.1 Degeneraj artiko-malsanoj [artrozoj, (degenera reuxmatismo)]

10.1.2 Artrozo de la genua artiko

Sinjorino H. K. (78), komunumo Heidelberg, Germanio (EB 53.92-1)

En 1979 mia dekstra genuo subite dikigxis kaj doloris. La ortopedo konstatis artrozon kaj akvon en la genuo. Mi ricevis punkciadon kaj elektran kuracadon. Gxis cxirkaux 1986 cxio okazis bone, gxis la genuo denove sxvelis. Denove mi ricevis punkciadon kaj gipsobandagxon. Ankaux injektoj, ultrasonado, elektra kuracado, bretkompresoj kaj diversaj ungventoj ne donis la deziratan sukceson. Iri sxtuparojn estis ebla nur kun fortaj doloroj. Post la enkonduko, en auxgusto 1991, mi povis tuj sendolore supren iri sxtuparojn. Ekde tiam mi ne plu havis doloron en la genuo, ankaux ne sxvelon aux strecxan senton. Mi spertis spontanan sanigxon, pro kiu mi estas tre felicxa!