Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum cxirkaux 10 jaroj cxe mi evoluis pikantaj doloroj cxe la artikoj de ambaux piedaj dikfingroj, precipe dum irado, tiel ke mi povis iri maksimume nur 500 m. Vespere mi havis dolorojn dum la ripozo. La kuracisto konstatis artrozon kaj kuracis min per injektoj, banoj kaj ungventoj. Tio mildigis nur dum mal-longa tempo. La cxiutagaj mastrumaj laboroj kiel purigado, acxetado, kuirado ktp. estis por mi tre malfacilaj. Pro tio mi ricevis kortizonajn injektojn. Oni volis operacii min, sed tio ne povis garantii dauxran efikon. Post la enkonduka prelego, en januaro 1993, mi forlasis la cxambron sendolora. En februaro mi havis ankorauxfoje la samajn dolorojn dum kvar semajnoj kaj ekde tiam mi estas sen doloroj kaj povas denove iri multajn kilometrojn.