Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.1 Degeneraj artiko-malsanoj [artrozoj, (degenera reuxmatismo)]

10.1.4 Artrozoj cxe pluraj artikoj (poliartrozoj)

10.1.4.3 Genua, sxultra, fingra kaj koksa artrozoj

Sinjoro J. P. (51), komunumo Munkeno, Germanio (Dok. 23/97)

Ekde 1983 plagis min doloroj en la genuoj. Dum pasis la jaroj, aperis krome doloroj en la sxultroj, en la meza fingroartiko kaj kelkfoje en la koksoj. Tio farigxis cxiam pli grava. La doloroj aperis cxiam, kiam mi sxargxis la artikon, ekzemple kiam mi levis la brakon por surmeti cxemizon, tiam doloris nur la movigxanta sxultro. La plej multajn malfacilajxojn mi havis en la genuoj, kaj anakux la fingraj artikoj estis tre sentemaj kontraux premo. Mi konsultis spiritan saniganton kaj diversajn naturkuracistojn, sed kiuj ne povis helpi al mi. En 1991 profesoro konstatis „artrozon“ kun la por mi plene malkuragxiga rezulto: „Tiukaze oni ne povas helpi.“ En novembro 1992 mi venis al la instruo de Bruno Groening. La doloroj malpliigxis kaj post unu jaro kaj duono mi estis plene sen doloroj. Ankaux cxe korpa sxargxo ne plu aperas doloroj.