Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde 1989 mi suferis de tre forta doloro en la dekstra mano, mi ne plu povis ekpreni per gxi kaj ricevis kramfojn en la mano. Doloroj en la kola spino ne plu lasis min dormi kaj kapaj movoj kauxzis senton de vertigxo. Kvankam mi konsultis plurajn kuracistojn, kiuj preskribis al mi injektojn, tablojdojn, mikroondon, ekscitan kurenton kaj kuracgimnastikon, la sxargxoj restis. Sekve de tio mi farigxis antauxtempa pensiulino en oktobro 1991. Nur en novembro 1991 oni konstatis kaze de restado en malsanulejo malvastigxon de la spina kanalo (malvastigxo de la mjela kanalo) en la regiono de la kola spino inter la 4a/5a kaj 5a/6a kola vertebro. La konsilatan operacion mi malakceptis pro la dangxeroj. Gxis la enkonduko en oktobro 1994 mi plue havis tiujn perturbojn. Sed post cxirkaux duona jaro la doloroj farigxis cxiam malpli kaj fine tute malaperis. Ekde tiam ankaux en la dekstra mano mi ne plu havis doloron, mi denove povas ekpreni per gxi, gxi ne plu sensentigxas. Krome mi ne plu ricevas kramfojn.