Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
En la agxo de cxirkaux 30 jaroj mi ricevis movodolorojn en la dorso kaj nuko. Ekde 1962 mi estis preskaux konstante en kuracado, ekzemple 15 dentoj estis eltiritaj, cxar oni supozis interrilaton. Ekde 1973 mi ne plu laboras. Mia stato malplibonigxis tiom, ke ekde 1978 mi ne plu povis klinigxi. Kiam mi purigis la fornon, tiam mi devis surgenuigxi. Por poste ekstari mi devis rampi al segxo, kie mi povis apogi min. Dum la genuado mi havis dolorojn en la genuoj, dorso kaj femuroj. Krome de la nuko la doloroj radiis gxis la brakoj. Levado de la humeroj estis malfacila por mi, ekzemple kiam mi lavis la harojn kaj volis ilin survolvi, tiam mi devis apogi la humerojn sur tablo. La kapon mi povis apenaux turni flanken. En la kliniko pri reuxmatiko oni diris al mi: „Vi estas plene eluzita de la kapo gxis la piedo!“ En majo 1989 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening. Jam en la tago post la enkonduko mi povis unuafoje denove fresxe kaj vigle ekstari. Post unu semajno mi ricevis la plenan sanigxon en la dorso, dum mi matene akceptis la sanigan kurenton. Ekde tiam mi povas denove libere movigxi kaj mi ne plu havas doloron. Mia familia kuracisto konfirmis en junio 1989 la por li nekompreneblan sanigxon.