Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.2 Degeneraj malsanoj de la spino (reuxmatismo)

10.2.3 Kolspina kaj lumbospina sindromoj (dorsodoloroj en la regiono de la kola kaj lumba vertebraro)

Sinjorino G. B. (65), komunumo Hamburg, Germanio (EB 10.94)

Dum 30 jaroj, dum la lastaj 10 jaroj eksterordinare intense, mi suferis de doloroj en la spino, pro kio mi estis ofte en ortopediaj klinikoj. La doloroj estis antaux cxio en la nuka regiono kaj ofte radiis en la maldekstran brakon. Krome ili radiis de la lumba spinoregiono gxis la maldekstra piedo. Nokte mi povis dormi pro la konstantaj doloroj nur 2-3 horojn, kelkfoje ecx tute ne dum pluraj tagoj. Mi ricevis regule masagxojn, sxlimbanojn, fojno-banojn kaj kuracgimnastikon, medikamentojn kaj injektajn terapiojn. Cxiuj kuracadoj kaj aliaj pere de naturkuracisto, kaj ankaux trifoja veturo al Lurdo ne donis sukceson krom mallongan mildigxon. En majo 1983 mi farigxis antauxtempa pensiulo pro la kronikaj doloroj, kies kauxzojn oni supozis en la grava degenera sxangxigxo kaj damagxo de la intervertebraj diskoj en la regiono de la kola spino. Ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Groening en printempo 1991 mi estas plene sen perturboj kaj sentas min je 20 jaroj pli juna. Mi povas sen problemoj fari mian mastrumadon kaj havas sanan dormon.