Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.2 Degeneraj malsanoj de la spino (reuxmatismo)

10.2.4 Lumbo-spino-sindromo (lumbalgio), (dorsodoloroj en la regiono de la lumba vertebraro sen elradiado)

Sinjorino C. A. (48), komunumo Heidelberg, Germanio (EB 12.92)

Ekde mia 16a vivojaro preskaux cxiumatene mi sentis doloron en la regiono de la lumba spino. Mia kuracisto diris al mi, ke mi havas malrektan spinon. Estis tempoj, kiam mi ellitigxis kun tiel fortaj doloroj, ke mi devis komence iri klinite. Post kelkaj horoj la doloroj malplifortigxis. Ili pliintensigxis dum korpa laboro kaj krome kun la paso de la jaroj. Medikamentojn mi ne prenis kontraux tio. Ekde la kontakto kun la instruo de Bruno Groening mi ne plu havas matenajn dorsodolorojn. Ekde meze de 1991 mi povas fari cxion sen doloro.