Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Ekde mia infana agxo mi suferis de doloroj en la lumba spino. Antauxe ili aperis nur cxe peza laboro, pli poste ili aperis dum longa sidado en la oficejo kaj ekde cxirkaux 1991 estis konstanta doloro. Irado, starado kaj ekstaro de fotelo apenaux eblis, nokte mi cxiam vekigxis, kiam mi turnigxis. En 1992 ortopediisto preskribis al mi apogan korseton. La korseto multe helpis al mi, sed mi surmetis gxin nur, kiam mi devis multe iri, stari aux labori. Dum mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en septembro 1994 mi spertis spontanan sanigxon. Ekde tiam la dorsaj doloroj estas plene mal-aperintaj. La korseton mi neniam plu denove uzis.