Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.2 Degeneraj malsanoj de la spino (reuxmatismo)

10.2.5 Lumba iskiatalgio (dorsodoloroj en la regiono de la lumba vertebraro kun elradiado en la gambojn)

Sinjoro H. R. (65), komunumo Wegberg, Germanio (EB 49/88)

Pro eluzigxo de la intervertebraj diskoj en la regiono de la lumba spino kaj eluzigxo de la spino ekde la komenco de la 7a jardeko mi dauxre havis dorsodolorojn, kiuj ofte elradiis de la dorso en la dekstran gambon. Eksterordinare fortaj ili estis, kiam mi klinigxis, portis pezajxojn aux post kiam mi iris longajn distancojn. Fortaj sendoloriloj (kiel „Felden 20“ kaj „Butazolidin“) kune kun fangajxoj, masagxo kaj priradiado donis nur mallongan mildigxon. Cxi tiuj doloroj estis spontane forprenitaj de mi dum mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en novembro 1987. Ekde tiam mi povas denove fari cxian movon, ecx labori en la gxardeno kaj ne plu bezonas medikamentojn aux sanigan kuracadon.