Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.2 Degeneraj malsanoj de la spino (reuxmatismo)

10.2.5 Lumba iskiatalgio (dorsodoloroj en la regiono de la lumba vertebraro kun elradiado en la gambojn)

Sinjorino E. G. (64), komunumo Heidelberg, Germanio (EB 50.92)

Dum pli ol 5 jaroj mi havis konstante iskiatajn dolorojn cxe la dekstra flanko de la suprajxo de la postajxo tra la gambo gxis la kalkano. Estis obtuza doloro dum cxiaj movoj, dum irado, starado, sidado kaj kusxado. Mi ankaux ne plu bone povis supren iri sxtuparon. Mi dormis kun malremburita kuseno. Plurfoje semajne Norgesic-injektoj, diversaj ungventoj, ABC-plastro kaj kontrauxdoloraj supozitorioj donis nur mallongan mildigxon. Sessemajna restado en kuracloko kun injektoj en la nukon, spinon kaj skapolojn, gambojn, genuojn kaj maleolojn estis turmento. Mia dolora stato ne sxangxigxis gxis mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening. Proksimume 2 monatojn post mia enkonduko mi ne plu havas iskiatajn dolorojn.