Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.2 Degeneraj malsanoj de la spino (reuxmatismo)

10.2.5 Lumba iskiatalgio (dorsodoloroj en la regiono de la lumba vertebraro kun elradiado en la gambojn)

Sinjoro J. C. (61), komunumo Eupen, Belgio (EB 28.92)

Ekde la 40a vivojaro mi havis plej fortajn dolorojn, kiuj etendigxis en la tuta malsupra dorsoregiono kaj ofte en ambaux femuroj. Dum la 20-jara kuracista prizorgo multaj rentgenaj fotoj indikis fortan eluzigxon de la intervertebraj diskoj. Cxiuj terapioj kiel masagxoj, fangajxoj, Kneipp-banoj, subakvaj masagxoj kaj ungventoj ne helpis. En la agxo de 58 jaroj necesis antauxtempa pensiuligxo. Fine de majo 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Groening kaj ekde tiam mi estas tute sen doloroj.