Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.6 Inflamaj artikaj malsanoj (inflama reuxmatismo)

10.6.2 Ne-reuxmatismaj artikaj inflamoj

10.6.2.1 Artrito (Arthritis urika)

Sinjorino L.F. (67), komunumo Passau, Germanio (EBK 2)

Antaux cxirkaux ses jaroj, cxe la baza artiko de mia dekstra pieda dikfingro formigxis granda artrita papulo, kiu dauxre estis rugxeca kaj kauxzis al mi fortajn, pikajn dolorojn. Per sxangxo de la nutrajxo kaj la medikamento „Allopurinol“, la artritaj atakoj povis esti iomete mallongigitaj, tamen mi plue havis pikajn, pulsantajn dolorojn, parte ecx dum la kusxado. En decembro 1994 per televida elsendo estis unua kontakto kun la instruo de Bruno Groening. En januaro 1995 oni enkondukis min en la instruon kaj ekde tiam mi akceptadis la sanigan kurenton. Ekde tiam mi sentis varmon kaj tikletadon en la piedfingroj kaj post cxirkaux 3 monatoj mia piedo estis plene resanigxinta. Ne plu aperis artritaj atakoj.