Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

10 Malsanoj de la ostoartikoj kaj de la konektivo

10.9 Morbo de Sudeck

10.9.1 Post gipsajxo cxe la genuo

Sinjoro W. W. (64), komunumo Heidelberg, Germanio (TB 07.92)

En la agxo de 54 jaroj (en 1981) lezigxis mia genuo. Post kvarsemajna sensukcesa kuracado mi estis operaciita en julio 1981. La kuracistoj diagnozis damagxon cxe la menisko, sxiron de ligamento, fenditan genuan diskon kaj kartilagan damagxon. Mi havis plej fortajn dolorojn. Tri monatojn post la operacio la genuo estis en narkoteco „aktivigita“, t. e. kurbigita kaj tia firme bindita - sensukcese. Sekvis por mi dek-unu-jara torturo. Cxia kuracado, medikamentoj, injektoj, gimnastiko kaj movoterapio restis sen dauxra sukceso. En aprilo 1982 oni diagnozis morbon de Sudeck. Tage kaj nokte estis doloroj, kiujn kontrauxdoloriloj povis nur ete mildigi. Mi ne plu povis forlasi la logxejon. En februaro 1992 mi lernis akcepti la sanigan kurenton laux la instruo de Bruno Groening. Subite la doloroj malestis dum tuta tago, kaj tiaj tagoj igxis pli kaj pli. Hodiaux mi estas tute sen doloroj kaj denove ricevis mian vivogxojon.