Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Post gipsajxo (junio 1990) cxe mi evoluis laux kuracista diagnozo morbo de Sudeck en la IIa grado. La fingroj estis rigidaj kaj kurbigxintaj kiel ungego. Plej eta tusxo kauxzis al mi neelteneblajn dolorojn, kiuj tirigxis gxis la sxultro kaj nuko. Ili farigxis tiel gravaj, ke mi nauxzigxis pro tio. La brakon mi ne povis levi pli ol gxis la sxultro. Cxiuj medikamentoj kaj kuracadoj (kortizonaj kaj Valium-tablojdoj, kurenta kuracado, akvokuracado [movobanoj], knedado de parafino, masagxo, limfdrenado) ne donis plibonigxon. La doloroj kaj limigxoj restis. Labori en mia profesio de kasisto ne plu eblis; mi devis proponi pension. Mi apenaux povis zorgi pri mi kaj mia mastrumado (sensxeligi terpomojn, purigi fenestrojn ...). En marto 1992 mi eksciis pri la instruo de Bruno Groening. Jam dum la enkonduko mi sentis mildigxon. En junio 1992 mi ja povis malakcepti cxiuj terapiojn kaj ekde februaro 1993 miaj fingroj estas denove plene moveblaj kaj la doloroj estas malaperintaj.