Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

11 Kapdoloroj

11.1 Kronikaj kapdoloroj

11.1.1 Gxeneralaj formoj sen klara diagnozo

Sinjoro L. S. (56), komunumo Olpe, Germanio (EB 04.92-1)

Dum pli ol 31 jaroj mi suferis de kapdoloroj, sed pro tio mi neniam estis cxe kuracisto, tion mi ne volis. La kapdoloroj komencigxis jam matene je la 7a horo kaj restis dum la tuta tago. Estis obtuza doloro cxe la tuta supra kranio. Cxiutage mi prenis gxis 5 tablojdojn kontraux kapdoloroj (Thomapyrin). Ili donis al mi mildigxon dum 4-5 horoj, tiam la doloroj denove komencigxis. Vespere, antaux ol mi enlitigxis, mi prenis ankoraux unu tablojdon, por ke mi eltenu la nokton. Kelkfoje mi vekigxis nokte, tiam mi prenis denove 2 tablojdojn por povi dormi plu. En junio 1991 mi eksciis pri la instruo de Bruno Groening. Tuj post la enkonduko la kapdoloroj farigxis pli malfortaj, tiel ke mi povis preni malpli da tablojdoj. Post 10 gxis 14 tagoj la perturboj subite malaperis, do ene de unu tago. Nun, post 31 jaroj, mi estas plene sen perturboj.