Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum 10 jaroj mi suferis de kapdoloroj, la lastajn 2 jarojn preskaux cxiutage. Ili montrigxis kiel forta premosento cxe la postkranio aux ankaux cxe la frunto. Plej ofte ili aperis posttagmeze kaj intensigxis gxis la vespero. Pro la konstantaj doloroj mi retirigxis de cxio kaj krom dum mia laboro mi restis preskaux nur hejme. Mi igxis senenergia, incitebla kaj laca. En julio 1996 mi eksciis pri la instruo de Bruno Groening. Post 2 semajnoj la multjaraj doloroj simple malaperis. Nun mi denove partoprenas en la vivo kun gxojo. (Sportado, vizitado de amikoj, rendevuoj ...)