Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Antaux 15 jaroj mi ricevis subite kapdoloron sen ia komprenebla ekstera kauxzo. Ekde tiam mi havis gxin konstante, tage kaj nokte. Nokte mi vekigxis pro la doloro. Pro tio mi estis dum la tago tre laca kaj la mastruma laboro estis por mi malfacila. Ofte la kapdoloro ne estis eltenebla, tiam mi prenis kontraux-dolorajn tablojdojn. Kiam la efiko cxesis, mi denove havis la doloron. Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en oktobro 1993 dum pluraj tagoj mi ne havis kapdoloron. Sed tiam gxi komencigxis same kiel antauxe, partatempe ecx pli forta. Ekde decembro 1993 mi estas tute libera de la kapdoloro. Mi povas denove bone dormi kaj ne plu bezonas tablojdojn.