Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum pli ol 30 jaroj mi suferis de kapdoloro. Por mildigi mi prenis Spalt-tablojdojn. Fine de la sesa jardeko mi menciis cxe konsulto de kuracisto cxi tiun kapdoloron. Ekde tiam mi ricevis Neuralgin-tablojdojn. Ilin mi prenis alterne kun la Spalt-tablojdoj, kiam la kapdoloro estis tre malagrabla. Do kelkfoje mi prenis gxis 12 tablojdojn dum unu tago. Malgraux cxi tiu konsumado de tablojdoj mi estis sendolora maksimume dum 1-2 horoj de la tago. Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening la 6.2.1991 mi havis kapdoloron ankoraux dum 14 tagoj. Gxi aperis gxis la 21.2.1991 cxiumatene, sed kun cxiu tago gxi pli malfortigxis. Ekde marto 1991 ne plu aperas kapdoloro, ekde tiam mi estas libera de la multjara sufero.