Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum 36 jaroj mi suferis preskaux cxiutage de forta kapdoloro, kiu dauxris la tutan tagon. Sep kuracistoj kaj kvar naturkuracistoj elprovis cxe mi plej diversajn terapiojn, sed neniu povis helpi al mi. Mi prenis tablojdojn same kiel bombonojn (Thomapyrin, Spalt, Gelonida, Methadon, Optadygon, aspirino kaj multo alia), cxiutage 12 pecojn. Poste aldonigxis ankoraux injektoj. Sed nenio helpis dauxre. Neuxrologino diagnozis perturbon de la trasangado en la kapo kaj preskribis al mi Cinnarizin 75, Magnesium verla, Diclophlogont-50-supozitoriojn kaj Ergo Lonarid. Sed cxio helpis nur dum mallonga tempo. Post mia enkonduko en marto 1991 mi havis dum unu tago plej fortan kapdoloron, vertigxon kaj dolorojn en la tuta korpo. Post unu tago cxiuj doloroj estis for kaj tio restis gxis hodiaux. Post 36 jaroj tio estis por mi redempto, kiun mi ne povas esprimi per vortoj.