Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo
Dum 25 jaroj mi havis konstante kapdoloron, kelkfoje tiom forte, ke mi ne povis labori kaj devis kusxi. La kuracistoj diris al mi, ke la perturbo venas de la kola spino. En mia mizero mi prenis kelkfoje gxis 10 kontrauxdolorajn tablojdojn (Prontopyrin). Krome de mia ortopediisto mi lasis kelkfoje enartikigi mian vertebraron. La doloro malaperis dum mallonga tempo, sed baldaux revenis en la sama forteco. Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en novembro 1987 ne plu aperis kapdoloro. Neniam plu mi devis preni tablojdojn. Mi kredas, ke neniu povas kunsenti, kion signifas, fine esti sen doloro post 25 jaroj.