Baza pagxo :: Komenca pagxo de la sanigxoj :: Antauxa sanigxo :: Sekva sangigxo

13 Malsanoj de la stomako kaj intesto

13.1 Malsanoj de la dika kaj maldika intestoj

13.1.1 Inflamaj malsanoj

13.1.1.1 Morbo de Crohn

Sinjorino K. T. (46), komunumo Arnsberg, Germanio (EB 27.89)

6-8 foje en la tago mi havis lakson kun ventraj doloroj. La necesejo ne devis esti malproksima. Pro tio ne eblis al mi forlasi al domon. La kuracistoj diagnozis: „morbo de Crohn“. Pere de tri operacioj oni forigis partojn de la maldika kaj dika intestoj. Estis dauxra lakso, konvulsiaj doloroj en la ventro malgraux dieto (neniaj laktajxoj, neniaj acidohavaj nutrajxoj ktp.). Mi sentis min laca kaj elcxerpita. Tio estis mankofenomenoj pro la lakso. La medikamentoj, kiujn mi ricevis, helpis nur mallonge kaj tiam cxio okazis denove kaj denove. Mi pezis ankoraux nur 52 kg kaj laux tio havis malmulte da rezistoforto. Ofte mi havis emon al nenio kaj estis deprimita. Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Groening en julio 1988 tio su-bite sxangxigxis. La fekado estis tuj normala, ankaux la ventrodoloroj malaperis. Mi jam plipezigxis je 5 kg. Mi povas denove bone dormi kaj mi denove vigle partoprenas en la vivo. Mi ne plu bezonas kortizonon kaj Azulfidine.